PIV 2020 · 2237
brucel/o
brucel/o 🔬 G. (Brucella) de eŭbakterioj parencaj al baciloj, kaŭzantaj brucelozon.
brucelozoj ⚕ Grupo de febroj komunaj al la homo k iuj mamuloj (remaĉuloj, ekvoj, porko), transdoneblaj de tiuj bestoj al homo, rekte aŭ pere de la lakto aŭ laktaĵoj.