PIV 2020 · 3674
ekvizet/o
ekvizet/o 🍁 G. (Equisetum el ekvizetacoj) de plurjaraj senfloraj herboj kun rizomoj k kun multartikaj, ĝenerale verdaj, fotosintezantaj tigoj, kiuj ĉe ĉiu artiko surhavas ingon, konsistantan el kuniĝintaj skvamformaj folioj kun liberaj pintoj; subkosmopolita g. de ĉ. 15 sp-oj malsekejaj aŭ humidejaj, kultivataj por ornamo k medicino.
ekvizetopsidoj. Klaso (Equisetopsida el pteridofitoj) el nur unu fam. (ekvizetacoj) k g. (ekvizeto).