PIV 2026 · Artikolo 17911

ribosomo

Litero R

ribosomo BIOL enĉela submikroskopa grajneto konsistanta el ribonuklea acido (RNA) kaj proteino, ĉe kiu okazas la sintezo de proteinoj.
ribosoma rilata al ribosomo: ribosoma RNA
plurribosomo aro de ribosomoj kunigitaj de mesaĝa RNA, kiuj kune sintezas proteinojn. Sin. poliribosomo.