← Reen al Ĥ

PIV 2020 · 6315

★ĥoler/o

ĥoler/o Kontaĝa epidemia malsano, endemia en Hindio, kaŭzata de koma vibrio (Vibrio cholerae), k karakterizata de tre oftaj fekoj, vomoj, intensa soifo, rapida malgrasiĝo, doloraj kramfoj en la membroj, profunda malvigliĝo; ofte finiĝanta per morto.
somera ĥolero, sporada ĥolero. Sporada malsano, trovebla ankaŭ en Eŭropo ĉirkaŭ la somerfino; simila al ĥolero, ĝi tamen ne estas transdonebla, k la koma vibrio ne troviĝas en la fekoj.
ĥolera. Rilata al ĥolero.
ĥolereto. Diareo ofte observata dum la epidemioj de ĥolero; unua periodo de la ĥolero, aŭ milda formo de ĝi.
ĥolerulo. Malsanulo trafita de ĥolero.
ĥoleroforma. Simila al la koncerna fazo de ĥolero: ĥoleroforma diareo, enterito.