PIV 2026 · Artikolo 16122

★tulipo

Litero T★ Fundamenta

★ tulipo BOTA plurjara herbo kun tunika bulbo kaj kun stara tigo portanta florojn, kies ses grandaj tepaloj okulfrape koloraj formas perianton en formo de kloŝo aŭ funelo; el Eŭropo, norda Afriko kaj okcidenta kaj meza Azio; multaj specioj kaj kultivoformoj estas kultivataj por ornamo. genro Tulipa la tulipoj havis la plej belajn kolorojn Z strategie plantita estis ĉi-jare la tulipo Esperanto IOn ➞ tulipforma; liliaco.