PIV 2026 · Artikolo 1868

betono

Litero B

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. arm/it/a betono
  2. ferbetono
  3. streĉbetono
  4. ŝtalbetono
betono KONS malmola substanco, kiu estiĝas el miksaĵo de cemento kun ŝtonetoj kaj sablo per reago de akvo: planko el betono trotuaro el betono
armita betono ŝtalbetono.
ferbetono ŝtalbetono.
streĉbetono ŝtalbetono, kies stangoj estas streĉitaj jam dum la fabrikado.
ŝtalbetono speco de betono fortikigita per internaj ŝtalaj aŭ feraj stangoj, tre uzata en nuntempaj konstruaĵoj. Sin. armita betono, ferbetono. ➞ armaturo.