← Reen al S

PIV · 14117

sezam/o

sezam/o
🍁 G. (Sesamum el pedaliacoj) de herboj kun integraj folioj, kun unuope akselaj, neregulaj floroj k kun dukameraj kapsuloj, enhavantaj oleoriĉajn semojn po multaj; ĉ. 15 sp-oj el la varmaj regionoj de Afriko k Azio, i.a.:
Hindia sezamo (S. indicum), unujara herbo kultivata por tre oleoriĉaj semoj, utiligataj kiel spicaĵo k el kiuj oni ekstraktas manĝoleon (sezama oleo), uzatan ankaŭ por medicino k por fabrikado de margarino k sapo.  sezamsalo.
Magia aŭ mistera rimedo, por atingi ion ordinare neatingeblan (aludo al la magia formulo «Malfermiĝu, sezamo» en la fabelo «Ali-Babo» el la Mil k Unu Noktoj).
sezamoido (osta sesamoidea) Osteto, iafoje trovebla apud iuj man- aŭ pied-artikoj aŭ interne de iuj tendenoj.