dipterik/o🍁 G. (Dipteryx el fabacoj) de daŭrafoliaj arboj kun plume kunmetaj folioj k ovoidaj, nedehiskaj guŝoj unusemaj; 10 sp-oj el tropika Ameriko.
odora dipteriko. Sp. de dipteriko (D. odorata) daŭrafolia arbo, el kies semoj (☞tonka fabo) oni ekstraktas kumarinon k kies flava ligno estas uzata en lignaĵarto. Sin.tonko. ☞kumaro.