PIV 2026 · Artikolo 10849
nazalo
nazalo LING parolsono, dum kies prononco la mola palato estas mallevita por interkomunikigi la buŝon kun la naza kavo (en Esperanto m kaj n; nazalaj vokaloj en franca, pola k.a. lingvoj): ĉe nazalo la aerfluo trapasas nur la nazon JWe Sin. nazosono.
nazala prononcita kiel nazalo: en tiu lingvo la franca ekzistas ankaŭ diversaj nazalaj vokaloj JWe Sin. naza 2.
nazaligi doni al sono nazalan nuancon.