PIV 2026 · Artikolo 1716

baŝo

Litero B

baŝo TEKS peco de fortika akvorezista tolo (precipe el plasto aŭ poliestero), ofte kun okuletaj hokingoj ĉe la randoj por fiksado per ŝnuroj, uzata i.a. kiel provizora kovraĵo ĉe difektita tegmento aŭ por ŝirmi transportatajn varojn aŭ aliajn aĵojn kontraŭ suno, pluvo aŭ vento: en la pasinteco baŝoj estis kutime el gudrita kanvaso ➞ gudrotuko.