PIV · 942
anturi/o
anturi/o 🍁 G. (Anthurium el arumacoj) de plurjaraj herboj kun simplaj aŭ mane kunmetaj folioj, kies petiolo genuforme ŝvelas ĉe la limbo; pli ol 700 sp-oj el tropika Ameriko, multaj kultivataj en varmaj forcejoj, kelkaj por la grandaj, ofte helripaj, kor- aŭ sag-formaj folioj, aliaj – precipe flamengofloro (A. scherzerianum) – por la kuriozaj k ornamaj infloreskoj havantaj intense ruĝajn spatojn po unu.