Serĉi en la vortaro

Rezultoj 53

Por „sinteno” · laŭ trafeco

  • Preciza derivaĵo 1
  • Teksta kongruo 52

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★balbuti

Aparta paĝo

Malfermita: ★balbuti

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. balbuto
  2. balbutad/o
  3. balbutig/i
  4. balbutul/o
★ balbuti tr
1 MEDI paroli kun subitaj haltetoj kaj oftaj ripetoj de silaboj aŭ komencaj konsonantoj:«Ki... ki... kiel vi...?» li balbutis CPi li balbutis kelkajn vortojn, kiujn mi ne komprenis HBu mi balbutis, kio malhelpis al mi la daŭrigon de la franclingva lernado KuK ➞ kartavi, lispi 1.
2 malfacile aŭ nedistingeble paroli: la infano imite balbutas la simplajn vortojn Z multaj el ni posedas nian lingvon ankoraŭ tre malbone kaj malfacile balbutas, anstataŭ paroli flue Z
balbuto io balbutita: balbuto, raŭka kiel stertoro, eliris el lia gorĝo HVa
balbutado ago aŭ parolmaniero de iu, kiu balbutas: komparante ilian balbutadon kun la perfekte flua parolado de aliaj personoj Z
balbutigi fari, ke iu balbutu: lia fierega sinteno balbutigis la ambasadoron fremdlingve balbutigi iun Z
balbutulo balbutema homo.