← Reen al M

PIV · 10104

melan/o

melan/o. Mll de melanino en kunmetaĵoj ( melanoĉelo), i.a. :
melanismo. Nigre pigmenta stato de la haŭto k faneroj pro troa produktado de melanino.
melanemio. Enesto de melanino en la sango.
melanomo
Malbonprognoza kancero de haŭto k apuda mukozo; ĝi devenas de la pigmentaj ĉeloj de la epidermo k ofte pliprofundiĝas k disvastiĝas al internaj organoj: melanomo minacas iĝi unu el la plej oftaj haŭtkanceroj inter palhaŭtuloj.
Simila maligna tumoro de la okulo.