PIV 2020 · 10156
meniant/o
meniant/o 🍁 G. (Menyanthes el meniantacoj) de nur unu sp. (M. trifoliata), plurjara herbo kun rampa rizomo, kun longe petiolaj, trifolieraj folioj k kun grapolo el rozete blankaj floroj, kies korolo estas franĝa-barba; ofta en marĉoj k borde de lagoj en la mez- k mal-varmaj regionoj de la N hemisfero; uzata por produktado de medikamento i.a. digestiga k apetitodona.