PIV 2020 · 10166
★ment/o
★ment/o 🍁 G. (Mentha el lamiacoj) de plurjaraj herboj kun akra, spica bonodoro, kun kontraŭe duopaj, sidaj aŭ petiolaj folioj, kun malgrandaj, rozaj, violaj aŭ blankaj floroj, 4-stamenaj k 4-petalaj, en ŝajnverticiloj akselaj aŭ ariĝintaj en apeksajn spikojn; 25 sp-oj k multaj hibridoj, el la Malnova Mondo, pluraj kultivataj por ornamo aŭ ekstraktado de esencoj utiligataj por produktado de diversaj farmaciaĵoj, likvoroj, sukeraĵoj k.a.: infuzaĵo de mento; pipra (M. × piperita), spika (M. spicata) mento.
mentano Ⓚ Simpla, unucikla monoterpeno, C10H20, kies derivaĵoj estas gravaj natursubstancoj, i.a. mentolo k timianolo.
mentolo ⚗ Ⓚ Monoterpena alkoholo, C10H19OH, el mentesenco, uzata en farmacio.
katmento. Katario.