← Reen al M

PIV 2020 · 10173

mer/o

mer/o Baza, ripetiĝanta kemia radiko, konsistaĵo de pli-malpli granda kunmeta molekulo (polimero).
dimero. Molekulo, konsistanta el du meroj.
monomero. Molekulo, responda al mero, uzata en la fabrikado de polimero.
oligomero. Molekulo, konsistanta el kelkaj meroj: dekstrino estas oligomero aŭ polimero de glukozo.
polimero. Tre longa molekulo, konsistanta el multaj meroj: amelo estas polimero de glukozo.
polimerazo. Enzimo, katalizanta polimerigon.
polimereco. Eco de polimeroj, kiuj diferencas inter si nur pro la nombro de meroj.
polimerigi. Kombini merojn en polimeron.
malpolimerigi. Malkombini polimeron en monomerojn.
homopolimero. Polimero, konsistanta el unuspecaj meroj: polietileno estas homopolimero de etileno.
heteropolimero. Polimero, konsistanta el plurspecaj meroj: proteinoj estas heteropolimeroj de aminacidoj.
tetramero. Molekulo, konsistanta el kvar meroj.
trimero. Molekulo, konsistanta el tri meroj.
elastomero, elastopolimero. Polimero, karakterizata de elastaj ecoj: kaŭĉuko estas elastomero. Rim. La vortfino mero troviĝas en iuj sciencaj nomoj ne analizeblaj: izomero, mezomero k.a.