PIV 2026 · Artikolo 10195

merkurialo

Litero M

merkurialo BOTA unu- aŭ plur-jara dioika herbo, sen laktosuko (kontraŭe al eŭforbio) kaj kun dukameraj kapsuloj; el Eŭropo, la mediteranea regiono kaj mezvarma Azio. genro Mercurialis ➞ eŭforbiaco.
plurjara merkurialo plurjara laksiga venena merkurialo, lanuga, kun rektaj tigoj kun dentaj folioj; kun verdaj infloreskoj kaj neelstaraj floroj. specio Mercurialis perennis
unujara merkurialo unujara merkurialo — laksiga ĝardena trudherbo — kun folioj dentaj kaj ovalaj kun akutaj pintoj, en kontraŭaj paroj. specio Mercurialis annua