meso/ ❤ Pref., uzata por nomi la partojn de peritonea refaldo, kiu ligas abdomenan organon (segmenton de la digestotubo aŭ de la inseksa organaro) al la abdomena parieto:
mesoentero, mesoapendico, mesokojlo, mesogastro, mesosalpingo, mesoovario.
☞ epiploo.
➞ mezo 3.
mesoo. Tiu peritonea refaldo.
mesoentero.
Mesoo, liganta la abdomenan parieton al la maldika intesto.
Sin. mesentero.