← Reen al M

PIV · 10275

★mev/o

mev/o Kn de diversaj blankaj k grizaj, aŭ blankaj k nigraj maraj birdoj el la ordo de karadriformaj, kun longaj flugiloj k knara krio, kies plej gravaj reprezentantoj estas la laroj. Sin. laredo.
trifingra mevo. Sp. (Rissa tridactyla) de mevo sen posta piedfingro. Sin. kitio.
rabmevo. G. (Stercorarius) de birdoj el la ordo de karadriformaj, grandaj brungrizaj, ofte sin nutrantaj per rabo. Sin. sterkorario.
ridmevo. Sp. de laro (Larus ridibundus) kun ruĝaj beko k kruroj, nigra kapo k ridsimila krio.