← Reen al M

PIV · 10555

mono/

mono/
Pref., montranta, ke substanco estas karakterizata de, aŭ konsistas el, nur unu atomo, funkcio, molekulo: monoklor-benzeno, monooksido, monomero, monosakarido. di/, oligo/, poli/, met/.
= unu/: monokotiledono (= unukotiledono); £ monometalismo (unumetalismo).