← Reen al M

PIV · 10606

moral/o

moral/o
Parto de la filozofio, esploranta la principojn de homa konduto k instruanta pri la celinda bono k pri la devoj.
Aro de la reguloj, kiuj validas interne de difinita socio, societo, klaso aŭ partio, k laŭ kiuj la normala ano de tiuj homgrupoj distingas inter la bono k la malbono: ĉiuj popoloj havas sian propran moralon, kiu estis difinita de la kondiĉoj, sub kiuj ili vivadas; la budhista, kristana, jezuita, stalinista moralo; religia, laika moralo; la negoca, politika moralo; la priseksa moralo.
moral1a
Rilata al moralo 1: morala traktato.
Rilata al moralo 2: la morala sento; mezuri la moralajn meritojn de ĉiu estas neeble Z.
Konforma kun la bonaj moroj, devoj k virtoj: li estas profunde morala civitano; Kantio opiniis, ke la vere moralaj agoj estas treege maloftaj.
(f) Influanta nur la senton k havanta nek juran, nek materialan potencon: propono, kiun la proponanto havas plenan moralan rajton repreni Z; por eviti ĉian moralan premon Z; vi povas fari al mi la riproĉon, ke mi havas moralan ŝuldon Z; por la E-istoj privataj, ĝi havas valoron nur moralan, montrante al ili la deziron aŭ opinion de la plimulto Z; la urbestraro donis al ni sian moralan apogon Z; ili rigardis min kiel sian moralan ĉefon Z; havi de E. nur moralan profiton Z.
morale. En morala maniero:
morale ĝi estus nur peko kontraŭ la internacilingva ideo, k praktike ĝi kondukus nur al fiasko Z;
morale konduti.
moralaĵo. La morala instruo de fablo, historio, okazaĵo: tiri la moralaĵon de io.
moraleco
Rilato inter io, iu k la moralo: pridubi la moralecon de tiu decido; homo de alta moraleco.
🎭 (ark.) Speco de teatraĵo kun morala celo k alegoriaj personoj.
moraligi. Igi konforma al la moralo.
moralismo. Superinfluo de la moralo en doktrino aŭ sistemo.
moralisto. Homo, kiu praktikas aŭ instruas la moralon.
moralinstruo Z. Instruo pri la moralaj devoj.
malmorala. Kontraŭa al la moralo: malmorala ago, filmo; priplori la malmoralecon de la nuna epoko.
senmoraligi. Deturni iun de la moralo. korupti, forlogi.
senmoralismo. Doktrino, bazita sur la kritiko de la ĝenerale akceptata moralo: la senmoralismo de Niĉeo.