PIV 2026 · Artikolo 1082

arganio

Litero A

arganio BOTA daŭrafolia dorna arbeto, kun tre malmola ligno, uzata en lignaĵarto, kaj kun verda bero, en formo de granda pintfina olivo, enhavanta tre malmolan semon kaj liveranta oleon kompareblan kun olivoleo; el Maroko. genro Sideroxylon ➞ sapotaco.