PIV 2026 · Artikolo 10934
Nereo
Derivaĵoj en la artikolo 3
Nereo MITO antikva greka dio, kiu loĝis en la maro. ΝηρεύςNēreús
nereo ZOOL = (prefere) nereido.
nereido ZOOL vermo, kies ĉiu korpa segmento havas paron da elstaraĵoj; ĝi loĝas sur ŝtona, sabla aŭ kota fundo en sala akvo, ĉe la bordoj. membro de la familio Nereididae ➞ afrodito 1.
Nereidino iu el la 50 filinoj de Nereo (personigo de la ludantaj ondoj).