PIV 2026 · Artikolo 1101

★arĥitekturo

Litero A★ Fundamenta

★ arĥitekturo ARKI
1 arto kaj scienco organizi la spacon per konstruaĵoj, kiuj respondu al la bezonoj de la homoj: ŝi studas ne la natursciencojn, sed la arĥitekturon B
2 stilo de konstruo: trezoroj de malnova arĥitekturo MalR la glataj, poluritaj kolonoj kun riĉe ornamitaj kapiteloj montris influon de Egipta arĥitekturo HLu (figurasence) la arĥitekturo de poemaro la arĥitekturo de vizaĝo la arĥitekturo de komputilo la arĥitekturo de komputila programo
Sin. arkitekturo, konstruarto. ➞ arĥitekto.
arĥitektura rilata al la arĥitekturo: arĥitekturaj stiloj HLu arĥitektura plano HVa Sin. arkitektura.
arĥitekturisto arĥitekto: mi volas fariĝi arĥitekturisto Z mi ricevos oficon en la oficejo de la arĥitekturisto de la urbo Varsovio Z Sin. arkitekto.