PIV · 1107
arier/o
arier/o. La malantaŭa parto de armeo, taĉmento ks. ➞ ariergardo.
arierulo ⛷ En futbalo, tiu, kiu apartenas al la tria linio de la teamo; en aliaj sportoj (rugbeo, hokeo, akvopilko ks), tiu, kiu pozicias kutime plej malproksime de la kontraŭa teamo. Sin. defendanto.