← Reen al D

PIV · 2866

★defend/i

defend/i (tr)
Helpi, protekti kontraŭ materiala atako: defendi urbon kontraŭ sieĝantoj; defendi sian patrujon; defendi domon kontraŭ rabistoj; defendi sin per armiloj; (f) kontraŭ malfeliĉo ne defendas eĉ riĉo Z; ne defendas oro kontraŭ doloro Z.
Paroli aŭ skribi favore al io aŭ iu, helpi per argumentoj ks: la delegito fervore defendis la projekton Z; defendi opinion, pretendon; mi ne defendos mian vidpunkton, sed […]; defendi sin kontraŭ kalumnioj.
Helpi akuziton antaŭ tribunalo: estas la rolo de advokato defendi sian klienton, eĉ kulpan; li defendos ilian aferon kontraŭ vi X; malfermu vian buŝon k defendu malriĉulon X; se neniu plendas, neniu defendas Z.
defendo
Ago de defendanto: la defendo de citadelo, de negro kontraŭ linĉantoj, de la akuzitoj.
Rimedo por defendi: kontraŭ bato senatenda ekzistas nenia defendo Z; al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo Z; plej bona defendo estas atako.
defenda. Rilata al defendo: defenda milito, strategio.
defendanto. Tiu, kiu defendas: la defendantoj de tiuj teoriaj principoj Z; (ss) arierulo.
sendefenda. Havanta nenion por defendi sin: mi estas tute sendefenda Z. senhelpa, nuda.
sindefendo. Ago, per kiu homo defendas sin: rajto de necesa sindefendo Z (t.e. en la okazo, kiam la ŝtatoficistoj ne povas helpi).