← Reen al O

PIV · 11208

★oficial/a

oficial/a. Deklarita aŭ sankciita de kompetenta rajta aŭtoritato: oficiala akto, dokumento, gazeto; la enoficigo ne estas ankoraŭ oficiala; la kvara Oficiala Aldono al la Universala Vortaro.
oficiale. Laŭ oficiala maniero: oficiale konfirmi ion.
oficialeco. Eco de io oficiala: la oficialeco de radiko, de dokumento.
oficialigi. Fari ion oficiala: la prefikso mis estis oficialigita.
oficialulo. Homo, havanta oficialan socian aŭtoritaton: se vi interesiĝos ĉe oficialuloj pri spontanea kreado, oni prezentos al vi specimenojn de rusaj «ĉastuŝkoj» M.
duonoficiala. Venanta de aŭtoritata fonto, sed ne havanta oficialecon: duonoficialaj informoj.