PIV 2026 · Artikolo 11208

★oficiala

Litero O★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. oficiale
  2. oficialec/o
  3. oficialig/i
  4. oficialul/o
  5. du/onoficiala
★ oficiala
1 deklarita aŭ sankciita de kompetenta rajta aŭtoritato: oficiala gazeto ELa oficiala polica akto MalR ŝi ne estas oficiala edzino de sia nuna kunvivanto JLi Unua Oficiala Aldono al Universala Vortaro GWa
2 ESPO vorto aŭ radiko aldonita (de la Akademio de Esperanto) al la Universala Vortaro: la iama konkiri cedis al la nun oficiala konkeri JWe
3 ESPO (vastasence) vorto aŭ radiko troviĝanta en la Universala Vortaro aŭ en la Fundamento de Esperanto.
oficiale laŭ oficiala maniero: la decidoj estis oficiale akceptitaj de la prezidanto ÉBo Ludovikino Zminska akceptis ŝin multe pli malvarme kaj pli oficiale, ol antaŭe Z
oficialeco eco de io oficiala: oficialeco de lingvo oficialeco de dokumento
oficialigi
1 fari ion oficiala: la ekzistanta skota parlamento iugrade oficialigis la gaelan lingvon GMc
2 ESPO enpreni vorton aŭ radikon en Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro: oni oficialigis la paron astronom — astronomi GWa mi uzis laŭeble nur Fundamentan kaj oficialigitan vortoprovizon ALö
oficialulo homo, kiu havas oficialan socian aŭtoritaton: Sinjoro Maul, estante ĵurnalisto, indignas pri kaŝo de la vero fare de la rusaj oficialuloj SDe
duonoficiala venanta de aŭtoritata fonto, sed ne havanta oficialecon: duonoficiala statuso MEt oficialaj kaj duonoficialaj konsilantoj de la Unuiĝintaj Nacioj MD