PIV 2026 · Artikolo 11309
omaĝo
omaĝo
1 KOMU esprimo aŭ manifestaĵo de honora respekto al iu, iafoje al io: la Ĝenerala Sekretario de UEA faris specialan omaĝon al loka pioniro Paulo Amorim Cardoso SMč poemo de Marjorie Boulton kaj redakcia noto finas la omaĝojn okaze de la centjara jubileo de Gaston Waringhien OE la artikolo estas brila omaĝo al nia 100-a Universala Kongreso RE!
2 HIST respekta promeso de fidela submetiĝo, farita de vasalo al feŭdestro.
omaĝi tr aŭ al
1 KOMU respekte honori iun aŭ ion: la Pola Asocio esperas omaĝi tiun eminentulon per bela monumento Mo! neniu homo, eĉ ne la plej humila, venas por lin omaĝi! ILa speco de sento naturreligia forte invitis lin omaĝi printempon per parka promeno por omaĝi al Zamenhof, la prezidanto de TEA legis parton el letero, kie la Majstro klarigas kiamaniere li elpensis kaj kunmetis Esperanton OE SAT 2 omaĝis al la datreveno de siaj majstroj ULi
2 HIST fari omaĝon al feŭdestro.
omaĝulo omaĝinta vasalo.