PIV 2026 · Artikolo 11347

onobriko

Litero O

onobriko BOTA planto (unu- aŭ plur-jara herbo, aŭ malalta, dorna tufarbusto) kun nepare plume kunmetaj folioj, kun floroj en grapoloj aŭ spikoj kaj kun proksimume rondaj, sulkethavaj, dentaj aŭ dornaj guŝoj 1–2-semaj; el Eŭropo, Azio kaj Etiopujo. genro Onobrychis ➞ fabaco.
kultiva onobriko, vicifolia onobrikoonobriko, kies folioj enhavas altajn nivelojn de kondensitaj taninoj; el Eŭropo kaj Azio, porfuraĝe kultivata. specio Onobrychis viciifolia