← Reen al O

PIV · 11361

★-op/

-op/.
I - Suf., montranta kolektivecon k uzata por derivi el numeraloj aŭ kvantaj vortoj adv-ojnadj-ojn signifantajn «ĉiuj kune», «en grupoj de»: pasi unuope (unu post unu) sur la ponteto; ŝi restis duope kun la virino Z; akiro k perdo rajdas duope Z; ili venis triope (ĉiuj tri kune); viciri kvarope; kvinope ili sin ĵetis sur min Z; kiomope ni estas?; rigardu, kiel multope jam aliĝis al ni la Britoj Z; multope ni pli frue finos la laboron ol unuope Z; marŝi arope; duopa biciklado; fadeno triopigita ne baldaŭ disŝiriĝos Z; kvaropige faldita papero; duopo, triopo… pluropo (Vd tri).
II - Samsignifa, memstare uzata morfemo:
opa. Kolektiva: oni ne povas nomi doktrino tiun opan duonfrenezon.
ope. Kolektive, unubloke.
opo. Grupo de homoj kunigitaj per kuneco de la sama agado aŭ celo: opo de fabrikistoj, de pilkludantoj; la tribordopo, la babordopo. skipo, taĉmento, teamo. Rim. Oni ne uzu opa en la senco «unuopa, aparta, individua»: tio estas kontraŭsenco.