PIV 2026 · Artikolo 11464
ornitogalo
ornitogalo BOTA herbo kun tunika bulbo, kun liniformaj aŭ mallarĝe lancetformaj elbazaj folioj kaj kun blankaj aŭ helege flavaj floroj en grapolo aŭ korimbo; el Eŭropo, Afriko kaj Azio; pluraj specioj estas orname kultivataj. genro Ornithogalum ➞ asparagaco.