PIV 2026 · Artikolo 11558

paĉulo

Litero P

paĉulo
1 BOTA speco de pogostemono el Hindujo kaj Malajzio, malgranda arbusteto kun ovalaj dentaj folioj (kontraŭe duopaj, kun longaj petioloj), kiuj freŝaj estas preskaŭ senodoraj, sed sekigitaj havas fortan dolĉan odoron. specio Pogostemon cablin
2 KOMU parfumo ekstraktata el la folioj de paĉulo 1.