← Reen al A

PIV · 1157

arkte/o

arkte/o 🍁 G. (Arctium el asteracoj) de fortikaj, du- k plur-jaraj herboj, kun longpetiolaj, longe korformaj bazfolioj k kun branĉiĝanta infloresko, kies multaj, preskaŭ globaj kapituloj facile alkroĉiĝas al vestaĵoj pro hokformaj brakteoj; 11 sp-oj el Eŭropo, Azio k N Afriko, el kiuj lapo.