PIV 2020 · 11606
paled/o
paled/o Ⓣ Laŭnorma transporthelpilo, plata, subveturebla per ĉareto por facila manipulado, destinita por kunigi pecvarojn al pli granda transportunuo, taŭga por kombinita trafiko: renverse uzebla paledo, platpaledo, palispaledo, kestopaledo.
paledizi. Kunigi pecvarojn tiel, ke ili estu transporteblaj per paledoj.
kestopaledo. Stakigebla transporthelpilo sur bazo de platpaledo, kun diversaltaj vandoj aĵuraj aŭ plenaj.