PIV 2026 · Artikolo 11621

Palio

Litero P

Palio LING prakrita lingvo, en kiu estas skribitaj la kanonaj libroj de la budhisma skolo teravado: Palio estas parenca al Sanskrito, sed ne estas ĝia ido JBLE
palia rilata al Palio: la palia versio de la Tripitako JBLE la palia lingvo = Palio