PIV 2026 · Artikolo 11622
paliativo
paliativo
1 MEDI kuracilo, kiu provizore malakrigas malsanon, ne resanigante la malsanulon.
2 (figurasence) duonefika kaj provizora rebonigilo: neniaj kompromisaj paliativoj donos pacon al la homaro Z
paliativa kapabla moderigi la efikojn de malbono aŭ malsano, sed ne pli: celata estu bona paliativa flegado por mildigi la doloron de la ĉevivfinaj pacientoj DRo la reformoj devas esti ne blindaj, paliativaj kaj fragmentaj Z