PIV 2026 · Artikolo 11640

pamfleto

Litero P

pamfleto
1 polemika verketo celanta ataki personon, grupon, movadon aŭ ideon: li verkos pri Vi pamfleton. Ĝi Vin molestos JCa konduti alimaniere ol aŭtori kalumniajn pamfletojn OE tiu ĉi flugfolio estas pamfleto, al kiu ne indas respondi SMa
➞ satiro.
2 = (prefere) flugfolio:informoj tiaj troviĝas en centoj da lernolibroj, broŝuroj kaj pamfletoj PGu li studis la lingvon unu-du tagojn per pamfleto YaS tiuj pamfletoj estas ŝvebantaj flugfolioj ENa
pamfletisto aŭtoro de pamfletoj: la ĉefredaktoro de tiu gazeto estas pamfletisto SMa