PIV 2020 · 13905
satir¹o
satir1o
1 ♧ Poemo, en kiu la aŭtoro kritikas moke la ridindaĵojn aŭ malvirtojn de la samtempuloj: la satiroj de Horacio, de Juvenalo.
2 Ĉia akre morda aŭ klaĉa verketo. ☞ pamfleto, paskvilo.
3 Uzo de ridindigo, parole aŭ skribe, por elmontri k kritiki modon, moron, homajn malvirtojn ks.
satira. Rilata al satiro: la malnobla satira verkisto de tiu ĉi libro Z; kun la plej satira vizaĝesprimo Z.
satiristo. Verkisto de satiroj.