PIV 2026 · Artikolo 1165

armadelo

Litero A

armadelo ZOOL malgranda sud-amerika mamulo, kies dorso estas kovrita de karapaco konsistanta el transversaj vicoj de ostaj pecoj kovritaj de keratino. membro de la ordo Cingulata ➞ dazipo, tatuo 2, dazipedo.
giganta armadelo armadelo, la plej granda ankoraŭ vivanta; kun 11 ĝis 13 vicoj de ostopecoj sur la korpo kaj 3 aŭ 4 sur la kolo; malhele bruna korpo kaj flaveta strio ĉe la flankoj kaj flave blanka kapo; kun 80 ĝis 100 dentoj; kun tre longaj ungoj; preferas manĝi termitojn. specio Priodontes maximus
naŭzona armadelo armadelo kun naŭ vicoj de ostopecoj; ĉefe nokta; manĝas insektojn kaj malgrandajn senvertebrulojn. specio Dasypus novemcinctus