← Reen al P

PIV 2020 · 11653

pandan/o

pandan/o 🍁 G. (Pandanus el pandanacoj) de dioikaj, daŭrafoliaj arboj k trunkarbustoj kun multaringa trunko, ofte kun stilzoradikoj, kun longaj folioj k kun senperiantaj floroj en spadikoj; ĉ. 700 sp-oj el la tropikaj regionoj de Azio, Afriko k Oceanio; la fruktoj de pluraj sp-oj estas manĝeblaj, la folioj de P. utilis estas uzataj en korbofarado, k el la virseksaj floroj de P. fascicularis oni ekstraktas odoran esencon.