PIV · 11693
pantun/o
pantun/o ♧ Malajdevena fiksforma poemo, el nedifinita nombro da kvarversaj, rimkrucaj strofoj, inter kiuj regas tia ligiteco, ke la dua k la kvara versoj de ĉiu strofo ripetiĝas kiel unua k tria de la sekvanta, k la unua verso de la poemo ripetiĝas kiel la lasta; krome la unua duono de ĉiu strofo prezentas kontinuan priskribon, metafore respondan al la sento esprimita en la dua duono de ĉiuj strofoj.