PIV 2026 · Artikolo 1174
armoracio
armoracio BOTA plurjara herbo, kun tubera radiko, kun folioj kutime simplaj (la elbazaj estas grandaj kaj en rozeto, la nebazaj estas malgrandaj), kun blankaj odoraj floroj en grapoloj kaj kun longe pedunklaj elipsoidaj silikvoj; hejmaj de orienta kaj sudorienta Eŭropo ĝis Siberio kaj en nordorienta Ameriko. genro Armoracia ➞ brasikaco.
kampara armoracio kreno.