PIV 2026 · Artikolo 11810
partikulara
partikulara homo, sekto, partio aŭ popolo fleganta kaj emfazanta ĉion, kio apartigas ĝin disde la najbara, prefere al tio, kio estas komuna al ambaŭ.
partikularaĵo partikulara detalo.
partikularismo POLI strebo de partio aŭ minoritato al plej granda kultura aŭ politika sendependeco, interne de regno aŭ imperio. ➞ aŭtonomismo, iredentismo.