PIV · 11922
pejotl/o
pejotl/o 🍁 Sp. (Lophophora williamsii el kaktacoj) de eta kakto mola, sendorna, lanuga, halucina k narkota pro enhavo de alkaloidoj, i.a. meskalino; hejma en N Meksiko k SU Usono, uzata de Indianoj por elteni suferojn (i.a. malsaton k longajn marŝojn) k por religiaj ritoj; kultivata i.a. pote.