PIV · 11931
pekt/o
pekt/o Ⓚ Radiko de plantaj ĝeligaj glucidoj, enhavantaj d-galakturonatan acidon.
pektata acido. Polimero de d-galakturonata acido, grava konsistaĵo de la ĉelmuro de plantoj.
pektino. Pektata acido, kies karboksiloj estas grandparte esterigitaj de metanolo; grava konsistaĵo de la ĉelmuro de plantoj: pektino estas uzata kiel ĝeliganto en nutraĵa k farmacia industrio.