← Reen al P

PIV · 11945

★pelikan/o

pelikan/o G. (Pelecanus) de grandaj, rempiedaj marbirdoj, havantaj laŭlonge sub la beko grandan poŝon, en kiu ili rezervas la ĉaskaptitajn fiŝojn: oni uzis bildon de pelikano kiel simbolon de la sindona patr(in)a amo.
pelikanbirdoj, pelikanoformaj. Ordo (Pelecaniformes) de marbirdoj ampleksanta i.a. pelikanon, sulon, kormoranon.