PIV · 1210
artr/o
artr/o ⚕ Artiko (en kunmetaĵoj).
★artrito. Ĉia akuta aŭ kronika inflama afekcio de la artikoj.
artritismo. Diatezo, kaŭzita de misnutriĝo de la histoj k evidentiĝanta per diversaj afekcioj (kronika reŭmatismo, podagro, obezeco ks).
artrozo. Neinflama kronika afekcio de la artikoj.
artralgio. Artika doloro.
artrologio. Anatomia fako pri la artikoj.
pseŭdoartro. Okaza artiko, iafoje formiĝanta post ostorompo.