PIV 2020 · 12190
pilgrim¹i
pilgrim1i (ntr)
1 Vojaĝi kun religia celo al sankta loko: Paŭlo la sesa estis la unua papo, kiu pilgrimis al Jerusalemo.
2 (f) Vojaĝi, por respektoplene viziti arkitekturajn ĉefverkojn: kiel ni en nia tempo pilgrimas al la ruiniĝantaj belegaĵoj de la suda Azio Z.
pilgrimo, pilgrimado. Tia vojaĝo: vi povos ankoraŭ fari pilgrimadon al lia monumento Z.
pilgrimanto, pilgrimulo. Homo, kiu pilgrimas: la mezepokaj pilgrimantoj portis konkojn sur sia mantelo; preni la bastonon de la pilgrimulo.