PIV 2026 · Artikolo 12301

1pitono

Litero P

1 pitono ZOOL granda nevenena serpento kun rudimentaj membroj, kiu sufokas siajn viktimojn; ĝi vivas en arbaroj de Azio, Afriko, Aŭstralio kaj Nov-Gvineo. genro Python ➞ pitonedo.
Pitono MITO monstra serpento mortigita de Apolono apud Delfo.
pitonedo serpento en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas pitono. membro de la familio Pythonidae (pitonedoj)